Magazeno por provizado
en Haitio

"Movado de la kamparanoj"
de LIANCOURT
(Mouvman Payzan Lyankou)


la magazeno de la MPL

 
Projekto N°: 95.01.HT
 

Instalado de komunuma magazeno por agrokultura provizado.

La projekto temas pri financado de komenca stoko da varoj :

  •   plantaĵoj,
  •   semoj,
  •   sterkaĵoj,
  •   pesticidoj,
  •   eta kultivamaterialo...

 

Loki Liancourt
sur mapo
Courtesy of the General Librairies, the University of Texas at Austin
 

Nuntempe la dua parto de la repago de la pruntodono estis transdonita al la Monda Fonduso, nur restas la lasto de 609 eŭros.

En sia raporto, Adrien Luzincourt atestas la bonan funkciadon de la magazeno kaj rimarkigas instaladon de mikrokreditoj de la ina sekcio de la MPL, kaj de instruado de virinoj pri la mastrumado.

 

 

Kreita en 1986, la movado de la kamparanoj de Liancourt deziras plibonigi la situacion de la proksimume 16000 loĝantoj de tiu regiono, kiu situas proksime de la urbo Verette en malalta Artibonite, je ĉirkaŭ 120 kilometroj de la ĉefurbo Port au Prince.

Liancourt, situas je la altitudo de 200 metroj ĉe la rando de la rivero Artibonite, piede de la Nigraj Montoj (les Montagnes Noires). Ĝia loĝantaro estas ĉefe kampara. Vojo interrilatigas Liancourt kaj St Marc kaj Port au Prince.

 

La plejmulto de agrokulturaj provizadoj devenas de Port au Prince kaj la malbone ekipitaj kamparanoj kiuj havas malmulte da motorveturiloj, malbone sukcesas sin provizi per sterkaĵoj, semoj kaj agrokulturaj iloj.

La movado de la kamparanoj de Liancourt, el kiu dek membroj aliĝis al nia mutualista societo, antaŭ pluraj jaroj kontaktis nin por ricevi financadon cele al instalado de agrokultura magazeno kapabla surloke vendi ĉiujn aferojn necesajn por la regiona agrokultura vivo.

Kosto de la projekto : 4 573 €uros  (81 081 Gourdes)

Projekto financita la :   20-09-1998

 

 

 

Antaŭaĵo